3/12/08

Financa Krizo - Kiel komenciĝis

Filmeto tradukita de Ursego

26/11/08

Ĝi funkcias per akvo!!

Krizo denove? Tio jam okazis en la 7a jardeko kaj ili havis la solvon.



1/11/08

SEKSPOL

Pli pri orgono
Pli pri Wilhelm REICH
Pli pri marksismo
Pli pri Siegmund FREUD

Kaj jen finfine la tre vidinda filmo de SEKSPOL pri ORGON-TERAPIO kaj viv-energio:

11/10/08

Bankorabo en Esperantujo (2)

La knaboj de "¡Vaya semanita!" denove ekspluatas bankoraban scenon kiel skeĉon, ĉi-foje por priridi gramatikajn problemetojn rilatajn al instruado/lernado de la eŭska lingvo. Ĉar tiuj problemetoj estas mirinde speguleblaj al nia esperanto-mondeto, mi adaptis —denove— la eldiraĵon, tiel ke esperanto rolas kiel la eŭska lingvo:



Ĝi estu omaĝo al senfinaj harfendaj diskutoj pri gramatiko kiuj farĉas nian e-vivon!

5/10/08

Bankorabo en Esperantujo!

Jen plia subtekstigita skeĉo de la humura programo "Vaya Semanita" (Kia Semajno!) de la eŭska televido. La temo de la skeĉo estas tiel proksima al la esperantistoj, ke mi preferis ne traduki, sed "adapti" ĝin laŭ nia komuna kulturo.

Do, hispan-lingvanoj prefere atentu la tekston anstataŭ la eldiraĵojn!

3/10/08

Mamma mia: kiaj eŭskoj!

Multaj scias ke en Hispanujo estas kelkaj etnismaj tendencoj kiuj alstrebas memregadon, eĉ sendependecon. Eŭskoj estas unu tia, kun la malagrabla akompano de terorisma armeo (rifuzata de la nuntempaj naciismaj eŭskaj partioj, reganta nuntempe la regionon). Sed la artikolo ne celas cerbumi pri tiaj etnismoj, des malpli pri tiu sangavida organizo.

La blogaĵo vere temas pri la eŭska etnismo, sed el humura vidpunkto! Euskal Irrati Telebista, la eŭska televido, havas humuran programon "¡Vaya semanita!" kie oni ridas kaj mokas la kliŝaĵojn pri eŭskoj, ĉefe en rilato al sendependeco, identeco kiel "eŭskoj" aŭ "hispanoj", ktp. Mi prezentas ĝin subtekstigita en esperanto!

En tiu filmeto, la programo anoncas sian revenon por la nova sezono (aŭtune 2008). Kiel kutime, ili ridas pri si mem kaj, ĉi-okaze, pere de la altiro kaŭzata pro la sukceso de hispanaj sportistoj dum la somero: la hispana futbal-teamo en la eŭropaj ĉampion-ludoj, la tenist-ludisto Nadal, ktp. Kaj, krome, ili parodias la muzikalon Mamma mia!.



La filmo aludas multajn lokajn aferojn —hispane kaj eŭske lokajn—; pluraj el ili estas pli-malpli komprenataj de internacia publiko: nomoj de hispanaj futbal-teamanoj —ĉefe Torres, la avanulo, kaj Luis Aragonés, la trejnisto—, la ruĝa koloro de ties ĉemizoj, la kuraĝiga kri-vorto olé, ktp. Aliajn mi klarigas:


  • Eŭska pilko estas sportaro tre populara en Eŭskujo kaj najbaraj regionoj; ĝi ankaŭ populariĝis en la usona ŝtato Miami!

  • San Mamés, estas la nomo de la stadiono kie ludas Athletic de Bilbao, la futbal-teamo de la samnoma eŭska urbo. Lastatempe, la teamo elrevigas siajn zelotojn...


Mi esperas ke vi ridetis per tiu humura elmontro de tia temo, kiu foje estas tre streĉa kaj eĉ terura. Mi konsideras tiun programon aparte interesa ĉar ĝi ekzercas la plej sanan humuron: tiun kiu ridas pri si mem!

2/10/08

Kuriozaĵoj - ĉapitro 1

28/9/08

Reklam-filmeto de "Camino"



Camino [kamino] estas la titolo de filmo premieronta en Hispanujo dum oktobro. Ĝi rakontas la vivon, malsanon kaj suferon de knabino -nomata tiel, Camino- meze de bigote religia familio, kiu apartenas al la sekto Opus Dei. La nomo "Camino" estas tre stranga por virino. Sed sendube ĝi venas el la referenc-verko de la fondinto de Opus Dei, S-ro Escrivá de Balaguer, El Camino (la vojo).

Mi prezentas ĉi tie la anonc-filmeton, kiu per si mem estas sufiĉe impresa...

KISTV-Socio: Amaziĥoj en Katalunio

La amaziĥa lingvisto Hassan Akioud rakontas pri la lingva situacio de la amaziĥoj, kaj en Amaziĥio kaj en Katalunio.

Hassan Akioud naskiĝis en Agadir, Maroko, la jaron 1972, kaj loĝas de antaŭ pli ol dek jaroj en Barcelono. Li estas diplomito en hispana filologio kaj doktoro pri ĝenerala lingvistiko. Respondecas pri administrado en Observatori Català de la Llengua Amaziga (Kataluna Observejo pri Amaziĥa Lingvo) kaj estas membro de la Grupo pri Amaziĥaj Studoj de Katalunio kaj de la asocio Itran. Kunverkis la libron 'Els amazics: una història silenciada, una llengua viva' (La amaziĥoj: silentigita historio, vivanta lingvo) kaj redaktas kaj prezentas la novaĵojn en la amaziĥa en Barcelona TV.

Post la lastaj migradoj, la amaziĥa lingvo fariĝis la tria lingvo en la Kataluna Landaro laŭ parolanto-numero. Temas pri la lingvo de la amaziĥoj (aŭ berberoj, kiel nomis tiun popolon grekoj kaj romianoj), kaj ĝi estas la loka lingvo de Amaziĥio, nordafrika teritorio iranta el Kanariaj Insuloj ĝis la oaza urbo Siwa en Egiptio. La amaziĥa suferis fortan retroiron post la islamigo kaj la arabigo de siaj parolantoj la 7an jarcenton, kaj tute malaperis dum la 18a jarcento el Kanariaj Insuloj pro invado kaj aligo al Kastilio. La amaziĥa havas propran alfabeton, nomita tifinaĥo, kiu aĝas pli ol 2500 jaroj kaj estas daŭre uzata nuntempe, kune kun la latina.

2/9/08

Reklamo de la agentejo "Monster" esperante

 

Mi jam vidis ĉi tiun reklamon dufoje en germana televido (la germanan version, kompreneble).
Kvankam la prononcado ne estas tre klara, temas certe pri kuriozaĵo. Ili provas ligi la fakton labori en internacia etoso (la turnado de la tero) kun internacia lingvo. 

Ĉu iu alia vidis ĝin en sialandaj kanaloj?

6/7/08

Kvantuma Fiziko, dufenda eksperimento

Enkonduko al Kvantuma Fiziko per animacio.

30/5/08

Imagu

25/5/08

Dilberto kaj la duŝo

13/5/08

Krima esploro

26/4/08

ANGSOC

19/4/08

Radiohead : Pyramid Song

17/4/08

Queen - Tio estas la viv'



Jen la unua video, kiun mi subtekstigis. Mi esperas, ke vi ĝin ŝatos.

15/4/08

Hispana Ministrino pri Defendo


La nova Ministrino pri Defendo , estas novaĵo en Hispanio ĉar ŝi estas la unua virino en tiu posteno. Ankaŭ estas interese vidi paceman kaj katalunisman homon en tia posteno kriante "Vivu Hispanio". La politiko ĉiam havas multajn surprizojn.

14/4/08

Medio



Moko pri la Klimatŝanĝiĝo. El la programo "Buena Fuente".

11/4/08

Tèrras d'òc - version Esperanto

Kanto en la Okcitana lingvo

29/3/08

Ŝima pano

27/3/08

Antarkta Peco

25/3/08

Proksime de la morto.

Ĉi tiu homo estis vere proksime de la morto. Vidu kiel li mirakle savas sian vivon.

http://view.break.com/474679 - Watch more free videos

23/2/08

Skeĉo de Torrente

Skeĉo el la filmo Torrente en Marbella. Torrente estas detektiva rolo kreata de la hispana kinartisto Santiago Segura, kaj reprezentas parodion de aĉulo, porka, faŝisma, egoisma... ĝi estas iel simila al Mr. Bean sed kliŝe hispana anstataŭ kliŝe brita ;-)

En tiu skeĉo, kliento dungas la servojn de Torrente por spioni sian edzinon, kiun li suspektas dediĉata al aliaj aferoj...

2/2/08

Furora hispana rok-muziko.

Temas pri la kanto Tempopado (orig. La senda del tiempo) de la valadolida bando "Celtas Cortos", kies stilo estas forte influita de la kelt-muziko. La kanto furoregis fine de la 80aj jaroj, sed ĝi plu estas ludata sukcese sursceneje. Atentu la verdan stelon sur la ĉemizo de la kantisto!





Plena teksto kaj akordoj troviĝas en la kantaro vikio.

8/1/08

Iom da stulta humuro