28/9/08

Reklam-filmeto de "Camino"



Camino [kamino] estas la titolo de filmo premieronta en Hispanujo dum oktobro. Ĝi rakontas la vivon, malsanon kaj suferon de knabino -nomata tiel, Camino- meze de bigote religia familio, kiu apartenas al la sekto Opus Dei. La nomo "Camino" estas tre stranga por virino. Sed sendube ĝi venas el la referenc-verko de la fondinto de Opus Dei, S-ro Escrivá de Balaguer, El Camino (la vojo).

Mi prezentas ĉi tie la anonc-filmeton, kiu per si mem estas sufiĉe impresa...

4 komento(j):

Tonyo dijo...

"Camino" (sen "el"), la verko de Escrivá, estas tradukita en Esperanton, kun la titolo "Vojo". Do, la traduko estas perfekte facila.

Manuel dijo...

Mi jam korektis.. dankon!

Mi ne celas traduki la nomon de la filmo, ĉar ĝi reprezentas personan nomon, nek la verkon nek iun ajn vojon.

Blugblug dijo...

Laux mia opinio, Camino, kiel multaj hispanaj virinaj nomoj, venas de "avataro" de la Virgulino: "Maria del Camino", patronino de Leono (sanktejo en la Santiaga Vojo). Kiel titolo de la filmo, estas tre bona vort-ludo !

Fernando Maia Jr. dijo...

Imprese! Dankon, Manolo! La hispana kino estas bonega! Mi volos spekti tiun filmon. Brakumon!