19/7/09

Jida kanto kreita en la 19a jarcento de Ukrainano Mark Warshavsky, kantita en 1967 de Israelanino Esther Ofarim. Oni trovas ankaŭ aliajn, sufiĉe diversajn, tekstojn de tiu kanto. Mi prezentas ĝin omaĝe al Zamenhof en lia 150a naskiĝjarreveno, kiun ni festos post unu semajno en lia naskiĝurbo Białystok. Li en siaj lastaj jaroj ne multe fanfaronis pri tio, sed li estis fiera Judo kaj ŝatanto de la jida.

18/7/09

Romianoj, iru hejmen

Iam ni, especiale hispanparolantaj, havas problemojn kun la finaĵoj aŭ, pli ofte, kun akuzativo. Tio okazis al Brian [Brajan'] en tiu ĉi filmero tradukita adaptita al Esperanto.



19/6/09

Terorisma atenco en Hispanio

Atenco en Eŭskio: ĉi matene la terorisma grupo E.T.A. murdis policiston. En ĉi tiu filmeto Patxi López prezidanto de la eŭska registaro kondamnas la atencon.

23/5/09

Kosmorubo

Video kiu montras la nuntempan problemon pri la kosmorubo kaj ĝian influon en la mondo.

21/5/09

Tre Amuze - Stela Milito



Humuraĵo surbaze de la Stela Milito. El la NDR (nordgermana televido) serio "Tre amuze".

1/5/09

Gripa epidemio en Meksiko, malriĉaj kvartaloj


Filmeto pri kiel oni vivas la nunan situacion en kelkaj marĝenaj kvartaloj de la ĉefurbo de Meksiko. Ĉi tiuj homoj bedaŭrinde devas zorgi pli pri ĉiutagaj aferoj ol pri la nova gripo, kiu iom post iom ŝajnas pli problemo de malbonaj san-kondiĉoj en malriĉaj kvartaloj kaj vilaĝoj ol danĝera mondskala epidemio.

29/4/09

Patricia Kaas "Kaj se endus fari tion"


Ŝi partoprenos en la konkurso Eurovision 2009, kaj publikigis en sia retpaĝaro la tradukon de la kanto en plura lingvoj inter ili esperanto.

patriciakaas.net/eurovision2009

6/4/09

Reklamo de la Verduloj en Germanujo

Kelkaj politikistoj (CDU/FDP) demandas, ke la planita ĉesado pri la uzado de atomenergio estu ĉesata. La Verduloj kontraŭas... memkompreneble

3/4/09

La mortinta teroristo

Humuraĵo pri Aĥmed, la mortinta teroristo.

29/3/09

Ĉirkaŭflugado de la kosmopramo* Discovery ĉirkaŭ la Internacia Kosmostacio. Tre ĝuinda vidpunkto.

*speco de kosmoŝipo

Pli da informo esperante:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Internacia_Kosmostacio

27/3/09

Reklamado

Amuza Reklamo, ĉu vi divenas pri kio temas?

11/3/09

Te amaré mejor (mi amos vin pli bone)

Belega kanto en la hispana kaj en la hispana signolingvo.
Tradukis: Alejandro

30/1/09

Parodio: Ágatha Ruiz de la Prada

Parodio pri hispana desegnistino, konata pro ŝia naivaj desegnoj por vestaĵo kaj aliaj aferoj. La Parodio estas farita de "Muchachada Nui", televida programo en la hispana televido. Traduko farita de Alejandro

26/1/09

19/1/09

Manuela Trasobares

En 1997, la televida programo "Parle vostè, calle vostè" (Vi parolu, vi silentu) invitis Manuela Trasobares partopreni en debato pri transekseco. Ŝi longe silentis kaj aŭdis opiniojn malsamajn al la siaj, kaj post iom da tempo ŝi ekparolis...

17/1/09

Malsamaj vidpunktoj

Malsamaj vidpunktoj inter viroj kaj virinoj

12/1/09

Manifestacio en Madrido Favore de Gaza

Pli ol 250.000 manifestaciintoj en tre malvarma mateno. La popolo de Madrido montras sian solidarecon kun la palestina popolo. Ankaŭ estis aliaj manifestacioj en aliaj urboj.
Ĉu ankaŭ en via urbo? Sendu mesaĝon

11/1/09

Dschinghis Khan - Moskau

Kanto en germana lingvo kun subteksto en Esperanto. Kuriozaĵoj.