28/9/08

Reklam-filmeto de "Camino"



Camino [kamino] estas la titolo de filmo premieronta en Hispanujo dum oktobro. Ĝi rakontas la vivon, malsanon kaj suferon de knabino -nomata tiel, Camino- meze de bigote religia familio, kiu apartenas al la sekto Opus Dei. La nomo "Camino" estas tre stranga por virino. Sed sendube ĝi venas el la referenc-verko de la fondinto de Opus Dei, S-ro Escrivá de Balaguer, El Camino (la vojo).

Mi prezentas ĉi tie la anonc-filmeton, kiu per si mem estas sufiĉe impresa...

KISTV-Socio: Amaziĥoj en Katalunio

La amaziĥa lingvisto Hassan Akioud rakontas pri la lingva situacio de la amaziĥoj, kaj en Amaziĥio kaj en Katalunio.

Hassan Akioud naskiĝis en Agadir, Maroko, la jaron 1972, kaj loĝas de antaŭ pli ol dek jaroj en Barcelono. Li estas diplomito en hispana filologio kaj doktoro pri ĝenerala lingvistiko. Respondecas pri administrado en Observatori Català de la Llengua Amaziga (Kataluna Observejo pri Amaziĥa Lingvo) kaj estas membro de la Grupo pri Amaziĥaj Studoj de Katalunio kaj de la asocio Itran. Kunverkis la libron 'Els amazics: una història silenciada, una llengua viva' (La amaziĥoj: silentigita historio, vivanta lingvo) kaj redaktas kaj prezentas la novaĵojn en la amaziĥa en Barcelona TV.

Post la lastaj migradoj, la amaziĥa lingvo fariĝis la tria lingvo en la Kataluna Landaro laŭ parolanto-numero. Temas pri la lingvo de la amaziĥoj (aŭ berberoj, kiel nomis tiun popolon grekoj kaj romianoj), kaj ĝi estas la loka lingvo de Amaziĥio, nordafrika teritorio iranta el Kanariaj Insuloj ĝis la oaza urbo Siwa en Egiptio. La amaziĥa suferis fortan retroiron post la islamigo kaj la arabigo de siaj parolantoj la 7an jarcenton, kaj tute malaperis dum la 18a jarcento el Kanariaj Insuloj pro invado kaj aligo al Kastilio. La amaziĥa havas propran alfabeton, nomita tifinaĥo, kiu aĝas pli ol 2500 jaroj kaj estas daŭre uzata nuntempe, kune kun la latina.

2/9/08

Reklamo de la agentejo "Monster" esperante

 

Mi jam vidis ĉi tiun reklamon dufoje en germana televido (la germanan version, kompreneble).
Kvankam la prononcado ne estas tre klara, temas certe pri kuriozaĵo. Ili provas ligi la fakton labori en internacia etoso (la turnado de la tero) kun internacia lingvo. 

Ĉu iu alia vidis ĝin en sialandaj kanaloj?