11/10/08

Bankorabo en Esperantujo (2)

La knaboj de "¡Vaya semanita!" denove ekspluatas bankoraban scenon kiel skeĉon, ĉi-foje por priridi gramatikajn problemetojn rilatajn al instruado/lernado de la eŭska lingvo. Ĉar tiuj problemetoj estas mirinde speguleblaj al nia esperanto-mondeto, mi adaptis —denove— la eldiraĵon, tiel ke esperanto rolas kiel la eŭska lingvo:



Ĝi estu omaĝo al senfinaj harfendaj diskutoj pri gramatiko kiuj farĉas nian e-vivon!

5/10/08

Bankorabo en Esperantujo!

Jen plia subtekstigita skeĉo de la humura programo "Vaya Semanita" (Kia Semajno!) de la eŭska televido. La temo de la skeĉo estas tiel proksima al la esperantistoj, ke mi preferis ne traduki, sed "adapti" ĝin laŭ nia komuna kulturo.

Do, hispan-lingvanoj prefere atentu la tekston anstataŭ la eldiraĵojn!

3/10/08

Mamma mia: kiaj eŭskoj!

Multaj scias ke en Hispanujo estas kelkaj etnismaj tendencoj kiuj alstrebas memregadon, eĉ sendependecon. Eŭskoj estas unu tia, kun la malagrabla akompano de terorisma armeo (rifuzata de la nuntempaj naciismaj eŭskaj partioj, reganta nuntempe la regionon). Sed la artikolo ne celas cerbumi pri tiaj etnismoj, des malpli pri tiu sangavida organizo.

La blogaĵo vere temas pri la eŭska etnismo, sed el humura vidpunkto! Euskal Irrati Telebista, la eŭska televido, havas humuran programon "¡Vaya semanita!" kie oni ridas kaj mokas la kliŝaĵojn pri eŭskoj, ĉefe en rilato al sendependeco, identeco kiel "eŭskoj" aŭ "hispanoj", ktp. Mi prezentas ĝin subtekstigita en esperanto!

En tiu filmeto, la programo anoncas sian revenon por la nova sezono (aŭtune 2008). Kiel kutime, ili ridas pri si mem kaj, ĉi-okaze, pere de la altiro kaŭzata pro la sukceso de hispanaj sportistoj dum la somero: la hispana futbal-teamo en la eŭropaj ĉampion-ludoj, la tenist-ludisto Nadal, ktp. Kaj, krome, ili parodias la muzikalon Mamma mia!.



La filmo aludas multajn lokajn aferojn —hispane kaj eŭske lokajn—; pluraj el ili estas pli-malpli komprenataj de internacia publiko: nomoj de hispanaj futbal-teamanoj —ĉefe Torres, la avanulo, kaj Luis Aragonés, la trejnisto—, la ruĝa koloro de ties ĉemizoj, la kuraĝiga kri-vorto olé, ktp. Aliajn mi klarigas:


  • Eŭska pilko estas sportaro tre populara en Eŭskujo kaj najbaraj regionoj; ĝi ankaŭ populariĝis en la usona ŝtato Miami!

  • San Mamés, estas la nomo de la stadiono kie ludas Athletic de Bilbao, la futbal-teamo de la samnoma eŭska urbo. Lastatempe, la teamo elrevigas siajn zelotojn...


Mi esperas ke vi ridetis per tiu humura elmontro de tia temo, kiu foje estas tre streĉa kaj eĉ terura. Mi konsideras tiun programon aparte interesa ĉar ĝi ekzercas la plej sanan humuron: tiun kiu ridas pri si mem!

2/10/08

Kuriozaĵoj - ĉapitro 1