16/4/10

Baltasar Garzón en la Tribunalo


Apoga agado favore de la juĝisto Baltasar Garzón. La fama hispana juĝisto estis denoncita de la ekstremdekstra partio Falange. Sindikatoj kaj multaj personoj de la kultura mondo montris sian malkontenton pro la denonco, kiun ili konsideras persekutadon pro lia engaĝiĝo kontraŭ la faŝismaj krimoj dum la diktaturo.