19/7/09

Jida kanto kreita en la 19a jarcento de Ukrainano Mark Warshavsky, kantita en 1967 de Israelanino Esther Ofarim. Oni trovas ankaŭ aliajn, sufiĉe diversajn, tekstojn de tiu kanto. Mi prezentas ĝin omaĝe al Zamenhof en lia 150a naskiĝjarreveno, kiun ni festos post unu semajno en lia naskiĝurbo Białystok. Li en siaj lastaj jaroj ne multe fanfaronis pri tio, sed li estis fiera Judo kaj ŝatanto de la jida.

18/7/09

Romianoj, iru hejmen

Iam ni, especiale hispanparolantaj, havas problemojn kun la finaĵoj aŭ, pli ofte, kun akuzativo. Tio okazis al Brian [Brajan'] en tiu ĉi filmero tradukita adaptita al Esperanto.