5/10/08

Bankorabo en Esperantujo!

Jen plia subtekstigita skeĉo de la humura programo "Vaya Semanita" (Kia Semajno!) de la eŭska televido. La temo de la skeĉo estas tiel proksima al la esperantistoj, ke mi preferis ne traduki, sed "adapti" ĝin laŭ nia komuna kulturo.

Do, hispan-lingvanoj prefere atentu la tekston anstataŭ la eldiraĵojn!

9 komento(j):

Jose dijo...

Gratulon, kia bona adapto. Eble estus bona ideo komenci priŝteli bankojn esperante. Se oni ni sukcesas disvastigi la lingvon, almenaŭ oni iom riĉiĝos ;)

Russ Williams dijo...

Hej, tio estis vere lerta ridiga adapto! Bonegan laboron vi faris. :)

Manuel dijo...

Dankon! Mi baldaŭ pretigos plian... he, he.

pistike65 dijo...

jes, ni volas pli! mi plusendis al miaj samkursanoj pri la hispana!

amike
Istvan

Manuel dijo...

Nu, István, intertempe vi povus proponi al viaj samkursanoj la alian filmeton, el sama televid-programo, kiu aperas tuj sub tiu ĉi, kun la titolo "Mamma mia: kiaj eŭskoj". ;-)

Kalle Kniivilä dijo...

Estus tamen interese scii, kion ili efektive diras en la originala versio.

Manuel dijo...

Nu, la originala teksto estas vere parenca, mi apenaŭ inventis! Ĉiam kiam aperas "euskera" (eŭska lingvo) mi metis "esperanto"; la hispana estas "nacilingvo". "Krokodilo" estas "ne-scipovanto la eŭskan" (aŭ nurhispan-parolanto); "Cseh-kursano" estas "ano de euskaltegi (lingvo-lernejo pri la eŭska por plenkreskuloj)"

Jenas listo de aliaj tradukaĵoj kiu malsamas al originalo.

* "Ni vivas en dulingva lando, damne!" (anstataŭ "Sakraĵo por la fundamento")

* La komizino sin ekskuzas ne pro gramatikaj kialoj, sed pro hejmaj kaj infan-edukaj devigoj.

* La alia komizo nomiĝas Urrutia, ne Renato ;-)

* "Tio ŝajnas Universala Kongreso" -> "Anstataŭ Bilbo (Bilbao), ĉi tie ŝajnas esti Burgos"

* Civito -> eŭska registaro :-D

Anónimo dijo...

Dankon! Ĝi estas vere amuza.

Fernando Maia Jr. dijo...

Haha, bonege, genia adapto! Mi montras nun al mia amikoj tiun videon. Brakumojn!