11/12/10

Apogo de Lula al Wikileaks

1/6/10

Elsendo el la atakata ŝipo


Hispana partoprenanto de la pacema fregato por Gazo rakontas pri la situacio antaŭ la atako de Israelo.

16/4/10

Baltasar Garzón en la Tribunalo


Apoga agado favore de la juĝisto Baltasar Garzón. La fama hispana juĝisto estis denoncita de la ekstremdekstra partio Falange. Sindikatoj kaj multaj personoj de la kultura mondo montris sian malkontenton pro la denonco, kiun ili konsideras persekutadon pro lia engaĝiĝo kontraŭ la faŝismaj krimoj dum la diktaturo.

19/7/09

Jida kanto kreita en la 19a jarcento de Ukrainano Mark Warshavsky, kantita en 1967 de Israelanino Esther Ofarim. Oni trovas ankaŭ aliajn, sufiĉe diversajn, tekstojn de tiu kanto. Mi prezentas ĝin omaĝe al Zamenhof en lia 150a naskiĝjarreveno, kiun ni festos post unu semajno en lia naskiĝurbo Białystok. Li en siaj lastaj jaroj ne multe fanfaronis pri tio, sed li estis fiera Judo kaj ŝatanto de la jida.